Latina obscaena

Latina obscaena (sc. verba), t. e., "latinaj nedecaj" (vortoj), rilatas al profanaj, nedecaj aŭ malnoblaj vortoj en latina lingvo kaj ilia uzo. Nedeca vortaro latina, plejparte, rilatas al seksumado kaj skatologio. Oni konas ilin per erotika literaturo kaj grafitaĵoj de romia erao. La studo de latina obscaena estas grava al historia lingvistiko kaj al filologio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search